Raporto: septembro 2026
Temo: Someraj travivaĵoj. La invito

Dato: Kunveno okazinta la 16-a de septembro 2026-a en De Uitwijk, Eindhoven je la 20-a horo.
Ĉeestantoj: An, Giulio, Ralph, Ronald (4).
Sciigis neĉeeston: Mareje (1).
Raporto pri la antaŭa kunveno
Giulio forgesis sendi la raporton de junio al An. Ni legos la raporton en oktobro..
Komunikoj
- La Eŭropa Kongreso okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo apud Marseille.
- Studsemajnfino okazos de la 6-a ĝis la 8-a de novembro (Ronald kunorganizas).
- Ni kunvenos baldaŭ por diskuti la programon de BNLK2027.
- La KKPS okazos de la 30-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro en Ommel.
Someraj travivaĵoj.
- Ni komencis per spektado de la filmeto de la kanto, kiun faris Giulio. Li kantis ĝin dum la IJK en Tiana (Hispanio).
Samtempe kun TEJO ankaŭ tokiponistoj havis tie sian jarkunvenon.
Giulio ankaŭ rakontis pri la suneklipso, por kiu tiu loko en Hispanio estis tute taŭga.
La eklipso daŭris 42 sekundojn.
Li vidis koncertojn de Kaj tiel plu kaj la Perdita generacio k.a.
Li vizitis Barcelonon, kie li vidis la ĵus finitan pinton de la Sagrada Familia.
Giulio poste rakontis ke li, kiel infano en la somero iam iris al Goeree Overflakkee por vidi suneklipson.
Nia klubo estis tre bone reprezentita: Ronald, Monique, Ralph kaj An partoprenis la UK-on en Graz.
- Ronald partoprenis la UK-on en Graz kun sia edzino kaj filo.
Ili iris unue al Londono, poste al Tenerifo kaj fine al Graz.
Lia edzino kaj filo ŝatis la etoson, kvankam ili antaŭe entute ne parolis Esperanton.
Lia antaŭa UK estis en 1992 en Vieno.
Li partoprenis la vesperajn programojn kaj ĉeestis diversajn prelegojn.
Li vizitis la Schlossberg kaj veturis per la surmonta kaj enmonta trajneto.
- Ralph vizitis Dieppe en Francio, poste De Haan en Belgio por resti kaj promeni ĉe la plaĝo kaj la dunoj.
Poste li vizitis Bruselon, kie li vizitis la kloakan muzeon.
Post tio li partoprenis la UK-on.
- An iris al Graz. Ankaŭ ŝi vizitis la Schlossberg kaj faris busekskurson al Maribor.
Ŝi rakontis pri prelego pri kukurbo-kerna oleo, specialaĵo de la regiono de Graz.
Ŝi iris trame al la kastelo Eggenberg.
Ŝi renkontis germanan esperantistinon, kun kiu ŝi post la UK restis en kontakto (ili iros kune al la Beneluksa Kongreso).
Post la UK, An feriis en Slovenio kaj Kroatio kun sia familio. En Slovenio estis tre verde kaj homplene, dum en Kroatio estis tre seke.
Ŝi vidis olivarbareton kaj iris per boato al senaŭta insulo por bicikli.
Je la 22.00 h. ni finsalutis.
Raportis: Ralph Schmeits