Retejo: proverbaro.net
La plej granda, plej ampleksa, plej evoluigita, alivorte la plej bona reta proverbaro estas proverbaro.net.
La proverboj aperas en alfabetaj listoj, jes ja. Sed tio ne estas la sola maniero laŭ kiu oni povas trovi iun ajn el la Zamenhofaj proverboj. (Ankoraŭ estas nur la Zamenhofaj, sed kredeble tio ŝanĝiĝos iam en la estonto.)
- Se vi scias unu vorton (radikon!) el proverbo, vi povas trovi tiun vorton, kaj tiam ankaŭ ĉiujn proverbojn en kiuj aperas tiu vorto.
- Se vi havas ideon pri la temo de proverbo, vi povas trovi tiun temon, kaj tiam ankaŭ ĉiujn proverbojn kun tiu temo.
- Se vi eraris kaj la vorto aŭ temo tamen ne estas la ĝusta, vi kredeble povas trovi rilatan vorton aŭ temon. Kaj tie trovi pliajn proverbojn.
- Aŭ eble la proverbo ne tre plaĉas; se estas iu(j) parenca(j) proverbo(j) vi povas facile trovi tiu(j)n.
- Aŭ, eble, vi volus havi kalendaron por la nova jaro kun unu proverbo por ĉiu semajno...
Abundas eblecoj, kaj ili iom post iom pliampleksiĝas.
Rob, la retejestro de proverbaro.net