Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Kiel atingi “De Uitwijk”?

De la monato februaro 2025 la strato antaŭ nia kunvenejo estos blokita por aŭtoj. Do ne eblos parki en la strato aŭ sur la parkejo tuj antaŭ “De Uitwijk”. Ja eblos atingi ĝin piede aŭ bicikle.
Laŭ prognozo la blokado daŭros ĝis aprilo 2025.

Oni konsilas parki en Pisanostraat kaj transiri Veldmaarschalk Montgomerylaan ĉe la trafiklumoj. Eblos utiligi provizoran trairejon por piedirantoj por aliri la enirejon. Oni forigos barilon kaj verdaĵon por ebligi tion.

Handikapitoj povos esti veturigotaj al la dorsa flanko de la ejo (la flava trabo en la bildo), kaj tiam ili povas laŭ la flanko atingi la enirojon.
Se ili venas per propra aŭto, estos (nur por ili!) permesite parki ĝin laŭ la barilo, sur la metalaj platoj metotaj tie. La platoj celas protekti la grason kontraŭ damaĝo.
Tiu ĉi enirejo estas krome celita por liveradoj. Dum foriro: denove veturu sur la metalaj platoj.

Eblas klaki la unuan bildon por havi pli grandan bildon.

Provizora situacio

Mapo de la ĉirkaŭaĵo