Esperanto - jubilea simbolo

Esperanto-Klubo Eindhoven
Esperanto-Klubo Eindhoven

Jarraporto 2015

Je la fino de 2015 la nombro de niaj membroj estis 15.

Meznombro de 9 vizitis niajn klubvesperojn.

La klubo kunvenis 11 fojojn, el kiuj dek fojojn en “De Uitwijk”, kaj 1 fojon dum la tradicia subĉiela somera ekskurso, nun en septembro, kun membroj kaj esperantistoj el Essen i.a. Sur granda malnova industria tereno, nun kultura kaj turisma loko, en Veghel. Kie ni rigardis filmon en muzeo pri industria maŝinkonstruado, faris promenadon en aliaj konstruaĵoj, povis viziti moskeon aŭ promeni laŭlonge la rivero Aa, ĝuis la tradician piknikon. An kaj Ralph preparis ĉion.

Dum julio kaj aŭgusto ni ne kunvenis.

La Universala Kongreso okazis en Lille, Francio, kie 6 membroj partoprenis.

Dum la aliaj klubvesperoj ni ludis skrablon, rakontis pri niaj hobioj kaj kolektoj, faris la ludon “Mi ekvojaĝas kaj mi kunprenas...”, rigardis fotojn kaj diapozitivojn pri la UK kaj pri niaj someraj aktivecoj, faris “Parolekzercaĵojn pri bildoj aŭ desegnaĵoj, kompilis seriozajn frazojn el vortradikoj kiuj troviĝas sur kartoj. Priparolis niajn kunportitajn kuirreceptojn.

Je la fino de la jaro ni festis la Zamenhof-rememoron.

 

Raportis: Cobi.