Ni kunvenis 10 fojojn en De Uitwijk en Eindhoven.
Ĉiam la 3-an merkredon de la monato, escepte de julio kaj aŭgusto.
Kiel kutime ni ludis skrablon en januaro, festis la Zamenhof-feston en decembro kaj parolis pri la ferioj en septembro. Cetere Monique prelegis pri Karnavalo en februaro, ni legis tonditajn rakontojn en aprilo. Giulio prelegis pri skoltismo en majo. Ni parolis pri (niaj plej ŝatataj) libroj kiujn ni legis en junio. En oktobro ni ludis la (Esperantigitan de Rob) ludon FLUKSS. Kaj en novembro ni kune faris tekston de kanto sur konata muziko de fama Nederlanda artisto.
Ankaŭ ĉi-jare, ni ordigis nian ŝrankon kaj disdonis multe da libroj. Restas ankoraŭ du skatoloj. Ni volas doni la librojn al ĉiuj kiuj volas ilin havi kaj prizorgi.
Averaĝe ni estis kun 4 ĝis 6 personoj.
Membroj de nia klubo partoprenis interalie jenajn eventojn:
Raportis: An Olijslagers.